Bartolome Leonardo Argensola
MENSOGA BELO

Ho, Don Juan, jen, time mi konfesas:
Elvira neĝe brilas, roze floras,
sed de proksime: ĉio ĉi valoras
nur tiom, kiom ŝi por ĝi elspezas.

Konfesu tamen, se vi bone pesas,
ke ŝi mensogi belon tiel povas,
ke pura ĉarmo kontraŭ ŝi ne trovas
armilojn, ĝiaj argumentoj ĉesas.

Ne miru, do, se — estu laŭ destino! —
Pereon iros mi pro l' falsulino
ĉu mem ne trompas la Natura pompo?

Jen rave kovras nin la blu' ĉiela,
kaj nek ĉiel' nek bluo. Ĉio bela,
domaĝe, estas ja ne ver', nur trompo.